Psalms 115


1Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni,
Sed al Via nomo donu honoron,
Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.
2Kial devas diri la popoloj:
Kie do estas ilia Dio?
3Sed nia Dio estas en la ĉielo;
Ĉion, kion Li deziras, Li faras.
4Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro,
Faritaĵo de homaj manoj.
5Buŝon ili havas, sed ne parolas;
Okulojn ili havas, sed ne vidas;
6Orelojn ili havas, sed ne aŭdas;
Nazon ili havas, sed ne flaras;
7Manojn ili havas, sed ne palpas;
Piedojn ili havas, sed ne iras;
Ili ne donas sonon per sia gorĝo.
8Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj,
Ĉiuj, kiuj ilin fidas.
9Ho Izrael, fidu la Eternulon;
Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
10Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon;
Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
11Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon;
Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
12La Eternulo nin memoras, Li benas,
Li benas la domon de Izrael,
Li benas la domon de Aaron;
13Li benas la timantojn de la Eternulo,
La malgrandajn kaj la grandajn.
14La Eternulo vin multigu,
Vin kaj viajn infanojn.
15Vi estas benitaj de la Eternulo,
Kiu faris la ĉielon kaj la teron.
16La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo,
Sed la teron Li donis al la homidoj.
17Ne la mortintoj gloros la Eternulon,
Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon.
18Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne.
Haleluja!
Copyright information for Esperanto